Svahiloj

Svahiloj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
sunaismo
vdr
Viro de svahila etno

Svahiloj (svahile Waswahili) estas etna grupo kaj kulturo situanta sur orienta marbordo de Afriko, ĉefe en la marbordaj regionoj kaj insuloj de Kenjo, Tanzanio kaj norda Mozambiko. Laŭ JoshuaProject, la nombro da svahiloj estas 1 328 000.[1] La nombro da homoj, kiuj parolas la svahilan lingvon, tamen estas ĉirkaŭ 90 milionoj.

La religio de ĉi tiu etno estas islamo kaj la plej multe parolataj lingvoj estas, krom la samnoma lingvo, la portugala, la angla kaj la franca. Etnoj rilatigitaj estas la Kikujoj, Makondoj kaj Ŝirazoj.[2]

  1. Swahili people listing - JoshuaProject. Alirdato 28 de aŭgusto 2007 (angle)
  2. East Africa Living Encyclopedia (angle). Alirita 5 de januaro de 2017.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search